Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...58 59 606162129

Vista previa de texto


Cxapitro23

Page 60

En cxapitro 9 vi lernis pri la finajxo "−it−". (La kapo de Bob estis
"batita".) En cxapitro 11 vi lernis pri la finajxo "−ant−". (Linda
pensas, sin "demandante", cxu...) Poste, en cxapitro 14, aperas la
finajxoj "−at−" kaj "−int−". (CXambro "nekonata". Kvazaux sxi estus
"laborinta".)
La vortoj kun "−ant−" kaj "−at−" rilatas al la nuno, al la estanteco
(al tio, kio okazas aux estas nun). La vortoj kun "−int−" kaj "−it−"
rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aux estis antauxe).
Ekzistas ankaux finajxoj "−ont−" kaj "−ot−" por la estonteco (tio, kio
okazos aux estos poste). Vortoj kun la finajxoj "−ant−", "−at−",
"−int−", "−it−", "−ont−", "−ot−" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj
finajxoj estas la PARTICIPAJ FINAJXOJ.
La participoj kun "−nt−" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al
la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux AKTIVAJ
PARTICIPOJ.
La participoj kun nur "−t−" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas
al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux PASIVAJ
PARTICIPOJ.
| SUBJEKTA | OBJEKTA
−−−−−−−−−+−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
ANTAUXE |
−int−
|
−it−
−−−−−−−−−+−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
NUN
|
−ant−
|
−at−
−−−−−−−−−+−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
POSTE
|
−ont−
|
−ot−
Jen kelkaj ekzemploj:
La polico sercxas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis].
La virino estas ensxlosita en forlasita domo [domo, kiun oni
forlasis].
Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas].
SXi iomete timas pro la jxetataj teleroj [teleroj, kiujn oni
jxetas].
CXu vi strecxe atendas la venontan cxapitron [cxapitron, kiu
venos]?
Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]?
Se la cxefa parolo estas nuna (supre estas "sercxas", "estas",
"rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene:
X−inta
X−ita
X−anta
X−ata
X−onta
X−ota

−−−>
−−−>
−−−>
−−−>
−−−>
−−−>

kiu X−is
kiun oni X−is
kiu X−as
kiun oni X−as
kiu X−os
kiun oni X−os

Tamen, se la cxefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel
simple "traduki". Ekzemple:
"Hieraux matene Bob pensis pri la farota laboro."
Sed eble li faris la laboron hieraux vespere. Se hodiaux oni dirus,
ke hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio
signifus, ke ecx hodiaux la laboro ankoraux ne estas farita. Pli gxusta