Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro24
Page 62
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 24 (DUDEK KVAR)
"Nur papero!" kriis Ronga.
"Ankaux estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga lauxtlegis:
"Tie cxi kusxas la Trezoro de la Lumo. Pro la dauxra
persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo−Sercxantoj
baldaux cxesos ekzisti. Sed gxia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj
retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili
estas cxi tie kasxita la Trezoro de la Lumo.
"GXi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed
certe homoj trovigxos, kiuj gxin povos kompreni. La Trezoro konsistas
el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la
Dignecon, la Respekton al cxiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon,
la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia gxusta loko.
"Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial
gxia Trezoro estas pure Spirita.
"Al vi, homo, kiu trovis gxin, trans multaj aux malmultaj
tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aux jarcentoj, Saluton kaj
Fratecon!"
* * *
Ili sidis en komfortaj braksegxoj en la hejmo de Gerda.
"Kio okazis poste?" cxi−lasta demandis.
"Ni malkasxis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano.
"La loka polico estis antauxe informita, kaj ensxlosis ilin."
"CXu vi scias, kiel komencigxis la afero?" scivolis Tom.
"Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, sxi
cxeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi.
Kiam cxi−lasta estis duone dormanta, duone vekigxanta, li parolis
nekonscie pri la trezoro de la Lumosercxantoj. Li diris, ke temas pri
malnova societo, elita, tre ricxa, pri kies trezoro li eksciis hazarde
legante en la Vatikana Biblioteko."
"Jes," dauxrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li
faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la pagxoj de
malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la
Lumosercxantoj. Li antauxe kelktempe interesigxis pri tiu sekreta
societo internacia, kaj iom komprenis gxian sekretan lingvon. Li
komprenis, ke tiu papero indikas, kie trovigxas la trezoro de la
Lumosercxantoj, sed mem ne povis traduki cxiujn detalajn indikojn. Li
ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni
renkontigxis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos
trovi tiun trezoron, cxar pli kaj pli multaj personoj interesigxas pri
la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en
la mondo, kiu vere gxisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn,
kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj
sercxantaj la trezoron pro materia intereso."
"Kion li volis, ke oni faru pri gxi?" Linda demandis.
"Ke gxi transiru al iu muzeo aux sxtata institucio."
Tom intervenis:
