Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro01
Page 1
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 1 (UNU)
(En universitata restoracio)
Tom:
Saluton, Linda.
Linda:
Saluton, Tom.
Tom:
Diru al mi: kiu estas tiu?
Linda:
Kiu?
Tom:
Tiu alta, blonda, juna viro...
Linda:
Kiu?
Tom:
Tiu, kiu sidas en la angulo.
Linda:
Ho, tiu!
Tom:
Jes, tiu.
Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento,
versxajne.
Tom:
Li estas tute sola.
Linda:
Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.
Tom:
Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda:
Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...
Tom:
Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe.
Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al
vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
Linda:
Nu, nu...
Tom:
Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu
kun mi!
Linda:
Sed...
Tom:
Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej
bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta
universitato.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (1)
Diru al mi:
Kiu sidas en la angulo?
(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)
Kiu iras al li?
(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)
Al kio iras Tom kaj Linda?
(al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la
