Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...62 63 646566129

Vista previa de texto


Cxapitro24

Page 64

Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaux cxiam
suficxas simple:
La blondulo ensxlosis la virinon.
Participoj uzigxas ne nur adjektive, sed ankaux adverbe kaj
substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon.
Participaj substantivoj havas kompreneble la finajxon "−o":
malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa
substantivo cxiam signifas personon, aux ulon. "Malaperinto" estas do
"malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto"
estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri ajxo, oni povas uzi
kroman finajxon "−ajx−". "Donitajxo" estas ekzemple ajxo donita, io
donita.
Participaj adverboj havas la finajxon "−e": enirante, forironte,
vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili cxiam
rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo:
Bob vidis Lindan enirante la restoracion.
Devas signifi:
Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion.
Jen aliaj ekzemploj:
Forironte Bob turnis sin al la pordo.
(Bob turnis sin al la pordo por foriri.)
Vidinte Lindan Bob iris al sxia tablo.
(Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al sxia tablo.)
Kompreneble oni povas uzi ankaux objektajn (pasivajn) participajn
adverbojn:
Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda.
Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri.
Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi.
En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj
adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni
preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (24)
Ekzemplo:
CXAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kuragxis foriri.
−−−> Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri.
Forigu la vortojn skribitajn GRANDE!
La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro.
La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas.
POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi.
Oni ensxlosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo.