Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro25
Page 66
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 25 (DUDEK KVIN)
"Sed vi ne respondis pri la fotokopio!"
"Ho, pardonu. La profesoro havis gxin en sia paperujo. Li
fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton
el lia paperujo, dum li dormis; sxi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li
fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li
baldaux mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero."
"Kiel Ronga enmiksigxis en la arangxon?"
"Li estis la amanto de Marta, kaj sxi rakontis al li. Li vivas
tiamaniere, ke li dauxre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon.
Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis
Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili
portis sxin, kaj tie ili atendis, gxis la vojo estis libera kaj ili
povis veturigi sxin al la forlasita domo."
Gerda parolis:
"La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaux kelkaj monatoj.
Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis,
de kie li ricevis gxin, li hezitis, iom paligxis, ne respondis tuj, kaj
mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof.
Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje,
trifoje. Mi cxiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri
malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute
ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte
venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri
l’trezoro."
"Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun
planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston."
"Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia
malsagxeco! Kia stulteco!"
"Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore
ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu
amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi
vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin
uzinte, ili vin mortigus."
"CXu vere?"
"Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro dangxere lasi vin vivi.
Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun
aferon."
Gerda silentis, pensema.
"Terure!" sxi fine diris. "CXiaokaze, mi plej sincere dankas
vin, cxiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed,
Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraux diris nenion."
Bob rigardis sxin, kiun iom stranga esprimo.
"Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis
malgxojeta, dum cxiuj aliaj ekridis.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
NOVA MISTERO!
