Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...65 66 676869129

Vista previa de texto


Cxapitro25

Page 67

KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,
Vi legis cxi tiun aventuron gxis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke
cxio finigxis bone. Sed cxu vi rimarkis, ke en la rakonto grava
kontrauxdiro trovigxas? Alivorte, en unu loko la auxtoro diras ion, kaj
en alia li diras la kontrauxon. Vi ne rimarkis, cxu vere? Bedauxrinde!
Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu
atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian
fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj
esprimmanieroj de esperanto pli bone metigxos en vian kapeton...
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ, SED NE EKZERCOJ
CXar tiu
demandoj
demandoj
vi zorge
kurson.

cxi estas la lasta cxapitro de la GERDA−kurso, ne estas
pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas
pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke
respondos ilin, cxar viaj respondoj helpos nin plibonigi la

Respondu per multegaj vortoj!
Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA−kurson? Kiel
vi lernis Esperanton antauxe?
CXu la GERDA−kurso estis por vi utila? CXu vi sukcesis multe lerni per
gxi? CXu vi gxuis gxin?
CXu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!")
estis bone elektita? CXu gxia lingvajxo estas tro simpla? CXu la
rakonto estas tro stulta, infaneca aux malinteresa?
CXu la demandoj pri la teksto estis utilaj? CXu eble estus pli bone
havi nur ekzercojn post cxiu cxapitro, sen demandoj? CXu la demandoj
estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj?
CXu la ekzercoj estis utilaj? CXu la vortaro−ekzercoj, en kiuj oni
devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej
utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? CXu vi povas proponi
aliajn specojn de ekzercoj?
CXu la "vortlisto" estis suficxe bona? CXu gxi enhavu pli da gramatikaj
klarigoj, aux pli da ekzemploj? CXu gxi estu havebla en aliaj lingvoj?
CXu eble vi ecx povus helpi traduki gxin al alia lingvo?
CXu vi uzis aux havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aux
lernolibron pri Esperanto? Kiujn?
CXu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? CXu kurso simila al la
GERDA−kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataux la
GERDA−rakonto, estus utila por vi? CXu vi preferus simple trastudi iun
libron en Esperanto? CXu vi volus trastudi libron diskutante gxin kun
iu? CXu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la
Esperanto−Movado?
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
From etg10@cus.cam.ac.uk Thu Apr 27 23:39 CST 1995
Received: from hammer.levels.unisa.edu.au (hammer.levels.unisa.edu.au [130.220.12
Received: from bootes.cus.cam.ac.uk (root@bootes.cus.cam.ac.uk [131.111.8.1]) by
Received: by bootes.cus.cam.ac.uk
(Smail−3.1.29.0 #36) id m0s4UHM−000BzvC; Thu, 27 Apr 95 15:10 BST
Message−Id: <m0s4UHM−000BzvC@bootes.cus.cam.ac.uk>
Date: Thu, 27 Apr 95 15:10 BST