Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro23
Page 61
"traduko" estas do: Hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis
objekto de posta faro.
"Morgaux vespere Bob rigardos la faritan laboron."
Sed eble li faros la laboron morgaux vespere. Se hodiaux oni dirus,
ke morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio
signifus, ke jam hodiaux la laboro estas farita. Pli gxusta "traduko"
estas do: Morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de
antauxa faro.
CXu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, cxar la
realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne
tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Mangxonta"
signifas kvazaux "malsata"; "mangxanta" signifas kvazaux "cxe−tabla";
"mangxinta" signifas kvazaux "sata".
Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante
participon!
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (23)
Ekzemplo:
Mi sercxas monujon, kiun mi perdis.
−−−> Mi sercxas perditan monujon.
Reskribu uzante participon!
La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin
rigardas.
La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis.
Kato, kiu mangxis, normale volas dormi.
La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili sercxas.
Li zorge purigis la auxton, kiun li volis vendi.
En la universitato Marta estas virino, kiun cxiu konas.
SXi provis legi la numeron de la auxto, dum gxi veturas.
Tiam sxi ankoraux havis la monujon, kiun sxi poste perdis.
Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis.
Mi plendos pri la segxoj, kiuj malaperis.
Mi devis atendi la buson, kiu venis poste.
SXi longe adiauxis la amikon, kiu devis foriri.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
