Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro23
Page 59
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 23 (DUDEK TRI)
Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!
"Kie sin kasxas la Lumsercxantoj?" li kriis, "cxu en la
mallumo?"
La aliaj sin montris.
"Rekasxu vin, ili tuj alvenos," li diris.
"Kiel vi faris por antauxi ilin?"
"Dank’al Gerda: sxi telefone arangxis, ke veturilo atendu min
cxe la flughaveno, kaj ke sxoforo min veturigu cxi tien. Mono solvas
multajn problemojn, kaj sxi estas ricxa, kiel vi scias; sxi donis tre
precizajn
indikojn por ebligi al la sxoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas.
Sed niaj trezorsercxantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo,
kiel mi, kaj kiam la sxoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo,
kie oni luas auxtojn."
Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj
auxdis lian signalon.
Envenis la kavernon flegistino Marta, sxia frato la alta
blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam sxi estis
mallibera, kaj du aliaj viroj.
"Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj
poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!"
La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon.
Laux la malnova dokumento, la trezoro trovigxis en kofro metita
en kavo arangxita en la rokoj, kaj la sxtonoj, kiuj gxin kovris kaj
kasxis, kusxis laux preciza desegno. Fakte, la gxusta loko estis
indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l’
jarcentoj ne povu forpreni cxiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la gxusta
loko igxis rapide trovita. La grupo forprenis la kasxantajn sxtonojn.
Montrigxis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj
substancoj, kies celo versxajne estis protekti la kofron kontraux
malsekeco.
La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale
bela aux valora. GXi estis sxlosita. Per siaj iloj, ili gxin malfermis.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (23)
Kiel Bob sukcesis antauxi la bandon?
Kiom da trezorsercxantoj envenis la kavernon?
Kio mirigas la tri studentojn?
Kie, laux la malnova dokumento, trovigxas la trezoro?
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
NOTOJ
