Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...26 27 282930129

Vista previa de texto


Cxapitro13

Page 28

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 13 (DEK TRI)
La vojo sxajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon.
Linda estas parolema; krome, sxi deziras ricevi informojn pri sia
stranga kunulo; sxi do tute ne sxatas tiun longan silentadon. Kial ne
provi denove? SXi decidas, ke sxi rekomencos paroli. Se li ne sxatos,
nu, li esprimos sian malsxaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la
vojo plu sxajnos longega.
"Vi diris...," sxi komencas, ne sciante, kiel sxi finos, sed
felicxe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni
sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu."
"Vi estas scivolema, cxu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun
tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli
amikigxema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi."
"CXu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla,
cxar oni ne scias, kiel komenci, sed..."
"Ne. Kiom
miaj zorgoj, cxar
paroli. Oni devas
rakontu cxion pri

koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri
ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas
esti diskreta, cxu ne? CXu vi sxatus, ke viaj amikoj
vi al nekonato?"

"Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas
speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, cxar mi trovis la silenton
peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti."
"Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas
kune. Mi versxajne ne estis tre gxentila, lasante tiun silenton dauxri
kaj dauxri pli kaj pli peze por vi. Mi ecx ne rimarkis, ke silento
estigxas kaj dauxras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj
zorgoj, kaj ankaux de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni
sxoforas, cxu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud
mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi
la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo."
"CXe mi okazis la malo. Mi dauxre pensis pri vi. Mi rimarkis,
ke vi ne aspektas tre gxoje. Vi sxajnis malfelicxa. Mi min demandis,
cxu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas
min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi
helpas vin vortigi vian malgxojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi
estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi cxiam deziras
felicxigi la homojn."
"Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedauxras, ke mi ne povas
jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas
aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi
deziras, ke mi lasu vin?"
"Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la auxton?
Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi."
"CXiam scivola, cxu ne? Vi sxatus scii, kien mi iras," li diras
ridante, dum Linda sentas sin rugxigxi, cxar similan rimarkon sxi tute
ne atendis. Dum momento, sxi ne scias, kiel respondi. SXi sentas sin
stulta.
"Tute ne," sxi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne
interesas min. Mi proponis tion nur, cxar tio sxajnis plej facila. Sed
se gxenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro.
Ekzemple cxe la Internacia Hotelo, aux cxe la Granda Teatro.
CXiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen.