Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...25 26 272829129

Vista previa de texto


Cxapitro12

Page 27

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (12)
Kion Bob tuj deziras?
Kie oni povas trovi brandon?
Kion Bob trinkas unue?
CXu li povas bone klarigi, kio okazis?
CXu li auxdis bruon?
CXu Bob vere mortis?
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (12)
Forigu la vortojn kun "{}"!
Ekzemploj:
Marko sxatas {la} auxton {de Marko}.
−−−> Marko sxatas sian auxton.
{Petro} sxatas {la} auxton {de Ivano}.
−−−> Li sxatas lian auxton.
Por vi:
{Linda} rigardas al {Linda} en la spegulo.
{Tom} rigardas al {la blondulo}.
{Tom} rigardas al {la} kunulo {de Tom}.
{Tom} rigardas al {la} kunulo {de la blondulo}.
{La} amiko {de Bob} amas {Lindan}.
{La} amikino {de Tom} rigardas {la amikinon de Tom} en la spegulo.
{La} amikino {de Ivano} amas {Ivanon}.
{La blondulo} estas en {la} auxto {de la blondulo}.
Gerda estas en la auxto de {la} amiko {de Gerda}.
{Petro kaj Ivano} kasxas {Petron kaj Ivanon} sub la tablo.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−