Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...24 25 262728129

Vista previa de texto


Cxapitro12

Page 26

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 12 (DEK DU)
Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas
denove, ilin refermas, gxemas, kaj finfine malfermas ilin tute largxe.
"Donu al mi ion por trinki," li diras.
"Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom.
"Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando."
"Kiel vi sentas vin?" diras frauxlino Marta, la flegistino.
"La kapo doloras," Bob respondas gxeme. "Mi petas vin, bonvolu
doni al mi ion por trinki."
"CXu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti
al li glason da brando?"
La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas.
"CXu mi ankaux voku la policon?" sxi diras. "Li ja ricevis
baton, baton suficxe fortan, por ke li igxu senkonscia. Laux mia
opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. CXu vi ne konsentas?"
"Ankaux akvon," diras Bob, antaux ol Tom trovas la tempon
respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue
mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj
iom grandan glason da brando."
"Jes. Estus sagxe voki la policon," Tom respondas al la
flegistino.
"Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras
Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi
tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros acxeti brandon. CXu oni povas
ricevi brandon en la memserva restoracio?"
"Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia
cxambro. Mi alportos gxin al vi. Aux venu mem, se vi povas. CXu vi
povas starigxi?"
"Mi povas," diras Bob, tre malrapide starigxante kun la helpo
de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore."
Ili iras al sxia cxambro.
"Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " sxi diras. "Kaj poste
mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun segxon, gxi estas tre komforta,
vi vidos."
Bob sidigxas sur la segxon, iom gxemas, kaj ricevas grandan
glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo,"
li diras.
"Diru," petas Tom, "kio okazis. CXu finfine vi klarigos al ni?
Ni estas ege scivolaj."
Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la
kapo kun dolora esprimo survizagxe, kaj fine respondas:
"Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud
Gerda. Mi auxdis nenion, mi auxdis neniun bruon. Kaj subite cxio
eksplodis en mia kapo kaj mi mortis."