Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro13
Page 29
Tie cxi estas perfekte. Koran dankon, kaj gxis revido, kara sinjoro."
"GXis revido, kara spionino!"
La auxto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de
gxi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? CXu li suspektus? Nia
kompatinda Linda ne scias, kion pensi.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (13)
Kie sidas Linda?
Kial sxi volas paroli kun la blondulo?
CXu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn?
Kiel Linda klarigas sian scivolon?
Kien precize veturas la blondulo?
Kie nun staras Linda?
Kion sxi timas vidante la forveturantan auxton?
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (13)
Ekzemplo:
faradi :
−−−> faradi : agi
Trovu la vortojn!
antauxa parto de la kapo :
atentinda :
centro de supera instruado :
cxi tiam :
diri "bonan tagon" :
dudek kvar horoj :
eltrovisto de sekretoj :
en la tempo de :
faradi :
fina parto de brako :
havanta gxustan opinion :
irigi laux la gxusta vojo :
juna vira homo :
kiun oni amas aux sxatas :
konsenti, ke iu faru ion :
lernanto cxe universitato :
malnormala :
ne konata, ne komprenata :
ne la sama :
ne ludema, grava :
nek kusxi, nek sidi, nek iel movigxi :
pala koloro de haroj :
peti informon :
pli sxati :
sciigi, ke oni volas ion ricevi :
sin movi piede :
sxajni lauxvide :
sxategi :
