Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro14
Page 31
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 14 (DEK KVAR)
"Kie diable mi trovigxas?" diris al si Gerda, kiam sxi
vekigxis. SXi kusxis sur lito −− sur malkomforta, tro mallargxa lito −−
en cxambro nekonata, en domo nekonata.
Mankis al sxi forto, kaj sxia tuta korpo iom doloris; sxi estis
laca, kvazaux sxi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj,
kvazaux sxi estus movinta pezajn rokojn kaj sxtonojn dum multaj kaj
multaj tagoj, sen ecx horo da dormo, kvazaux sxi estus marsxinta dum
multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, sxi
estis lacega, kaj sxajnis al sxi, ke cxiuj muskoloj de sxia korpo
plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.
Kaj tamen sxi sciis, ke sxi faris neniun korpan laboron; sxi
sentis sin malgxoja; sxiaj okuloj malsekigxis; sxi ploris.
Ne estis multe da lumo en la cxambro. Kvankam sxi sentis sin
tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis sxian
deziron plu kusxi. SXi sekigis siajn okulojn kaj ellitigxis. SXi iris
al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn,
kiuj malhelpis la envenon de lumo. SXi ankaux esperis, ke sxi vidos la
sunon. Krome, estis tre varme en la cxambro, kaj estus sagxe malfermi
la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed sxi ne sukcesis. Io
malhelpis, ke tiu malnova fenestro movigxu.
SXi iris al la pordo; gxi estis sxlosita, kaj sxlosilo nenie
videblis.
La cxambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris
tablo kaj segxo. SXi sidigxis sur la segxon, metis la brakojn sur la
tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Ensxlosita mi estas," sxi
pensis. "Oni ensxlosis min!"
Antauxe sxi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi
estis io perfekte natura: sxi iris, kien sxi deziris, sen iu ajn
malhelpo, kaj tiu libereco sxajnis rajto evidenta. Kaj nun oni
malliberigis sxin malantaux sxlosita pordo. SXi, kiu tiom sxatis gxoji,
ridi, kanti, kiu tiom sxatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu
trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis sxin en la malfacilaj
horoj de la vivo. SXi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en sxia
koro ne plu lumis la kutima suno de gxojo.
Kaj jen subite sxi reagis: sxi iris al la pordo kaj gxin batis
kun plej granda forto; sxi faris timigan bruon, sed nenio okazis. SXi
vokis pli kaj pli lauxte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la
pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, sxi revenis
al la lito kaj rekusxigxis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj sxi
restis tiel, kusxe, kaj fine, tro laca, sxi ekdormis.
Vekis sxin infana vocxo; gxi venis el iu alia cxambro, en la
sama domo, tute certe; gxi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al
via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite
ludi cxi tie. Se ili scius..." Alia vocxeto respondis: "Mi neniam
diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam
oni scios, ke ni venis ludi cxi tie."
Gerda diris: "Infanoj, cxu vi auxdas min?" SXia koro batis
espere.
"Iu parolis," sonis unu el la infanvocxoj, sed auxdeble la
knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "CXu vi auxdis?"
"Estis kvazaux vocxo de virino," diris la alia.
