Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro16
Page 39
SUBSTANTIVOJ (o−vortoj), kiuj montras ajxojn: tablo, knabino, spegulo,
libero, amo,...
ADJEKTIVOJ (a−vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda,
studenta, kasxa,...
VERBOJ (kun finajxoj "−i", "−is, "−as", "−os", "−u", "−us"), kiuj
montras agojn aux situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi,
amikigxi,...
ADVERBOJ (e−vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble,
versxajne, fakte, kasxe,...
Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas:
PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,...
PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, sxi, gxi,
ili, si, oni.
ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (16)
Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj.
Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a−vorto).
Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e−vorto).
"KIA estas via amiko?" − "Li estas belA."
"KIEL vi mangxas?" − "Mi mangxas malrapidE."
SXia vizagxo subite igxis rugxa.
"KIA gxi igxis?" − "GXi igxis rugxA."
"KIEL gxi igxis rugxa?" − "Subite."
Metu la gxustan vorton! CXiu mankanta vorto estas unu el:
kiel, kia, kian, kiaj, kiajn.
Kun ___ sako li eliris? − Li eliris kun papera sako.
___ li forveturos? − Mi pensas, ke li forveturos auxte.
___ numeron vi notis? − Mi notis lian auxtan numeron.
___ vi sekvis lin? − Mi sekvis lin iom malproksime.
___ li estis vestita? − Li estis vestita per multkoloraj vestoj.
___ vi sentas vin hodiaux? − Mi sentas min tre bone, dankon!
___ estas via sano? − Multe pli bona ol hieraux.
___ virojn sxatas Linda? − SXi sxatas blondulojn.
___ vi ekkonis lin? − Ni estis en la sama lernejo.
___ restas Gerda? − SXi restas soifa.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
