Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...38 39 404142129

Vista previa de texto


Cxapitro17

Page 40

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 17 (DEK SEP)
"Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaux krie al sia
edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj
mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro
travivi aventuron! SXi ne estas ricxa. Ne kun la espero ricevi monon
ili sxin kaptis. SXi cxiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do,
ne cxar sxi enmiksis sin en iun kriman agadon ili sxin kaptis. Pro kio
do? Por kio?"
"SXi instruas, vi diris al mi. Kion do sxi instruas? Kio estas
sxia fako?"
"SXi instruas historion, sed sxi estas specialisto pri la
sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj."
"Pro tio versxajne sxi malaperis, sed ni ne trovos la motivon
uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti
ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazajxoj. Kiel la afero
komencigxis?"
"Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj −− Tom kaj
Linda −− rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili
rimarkis pro lia kasxa, sxtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el
la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste auxdigxas
bruo, kvazaux iu falus. Bob, kiu aligxis al Tom kaj Linda intertempe,
eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: sxi kusxas
senkonscia. Tom foriras sercxe al helpo, dum Bob gardas la junan
profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed
cxi−foje Bob estas senkonscia, batita al−kape. Intertempe la blondulo
eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda.
SXi sukcesas kunveturi en lia auxto, sed ne sukcesas igi lin diri ion
helpan. Tamen sxi notas la numeron, markon kaj tipon de la auxto..."
"CXu la auxto estis lia? CXu ne estis sxtelita veturilo?"
"Ne. Versxajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam sxi
petis, ke li veturigu sxin, tio al li ne placxis, sed li versxajne
opiniis, ke estos ecx pli suspekte malakcepti sxin."
"Vi do scias, kiu li estas, cxu ne?"
"Jes, ni kontrolis. Estas la frato de frauxlino Marta, unu el
la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis."
"Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu
malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj
okazajxoj?"
"La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon
ni ankoraux ne pridemandis."
"Kial?"
"Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola
sxanco retrovi Gerdan. Bedauxrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej
normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan.
Eble li ludis sian rolon kaj gxin finis. La aliaj −− tiuj, kiuj
forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis sxin, estis senkonsciigita −−
certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, cxar nek la alta blondulo,
nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentigxos, ke la
tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la
trinkajxon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni gxis nun esperis, ke li
kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli sxajnas, ke