Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro22
Page 56
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 22 (DUDEK DU)
Baldaux venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris
hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li
volis cxeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn
de Gerda.
Estis suficxe multekosta vojagxo, sed la familio de Gerda −−
ricxa familio −− pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian
dankemon.
CXar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la
sxtelistoj, kie trovigxas la trezoro, ili havis multe da tempo por
prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaux,
kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke,
kaj volas kune cxeesti por certigxi, ke neniu kasxos por si parton de
la trovajxo.
La loko indikita trovigxis cxe la piedo de monto, en kaverno,
kie, videble, neniu pasxis jam de jaroj.
"Felicxe, ke ili ne kasxis tiun trezoron trans la maro,
ekzemple sur insulo, kien nur per sxipo oni povas iri. Se estis vere
internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, cxu ne?" Tiel
parolis Linda.
"Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne sxatus vojagxi sxipe. La
maro cxiam igas min malsana. Mi sxatas rigardi la maron, resti cxe la
maro, libertempi apud la maro, sed ne vojagxi per sxipo sur gxi: sxipoj
konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne placxas al mi.
Felicxe, ke hodiaux oni povas iri preskaux ien ajn aviadile. Aviadiloj
preskaux tute ne dancas. Sed ecx aviadiloj nur duone placxas al mi.
Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero.
Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej placxe estas
promeni piede sur bona tera vojo. Mi..."
Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj
kondicxoj, en kiuj ili trovigxis:
"Kiam alvenos la trezor−sercxantoj, laux via opinio?" sxi
demandis la policanon.
"Morgaux, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaux, cxar ne plu
estis aviadilo post la nia, kaj auxte ili bezonus la tutan nokton.
Versxajne Bob flugos en la sama aviadilo."
La temperaturo estis placxa, kaj bela la vetero. Ili starigis
sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke gxi ne estu
videbla por alvenantoj. La sola maniero, laux kiu la trezorsercxantoj
povus alveni antaux la morgauxa tago, estus, ke ili flugu per malgranda
aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel
multe, ke plej versxajne ili ne uzos tiun rimedon.
La sekvantan matenon, niaj amikoj vekigxis frue. Tuj la
policano kaj la gestudentoj arangxis, ke cxiu el ili, unu post la alia,
gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon −− aux
pli gxuste vojacxon −− laux kiu oni povas proksimigxi al la kaverno,
kaj ke cxiu havos en la kaverno sian difinitan kasxejon.
Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu
gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj
rapide kuris de supre al siaj kunuloj.
"Auxto alvenas!" sxi kriis.
