Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro21
Page 53
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 21 (DUDEK UNU)
Gerda sentas sin pli bone. SXi jxus finis mangxi. Foriris
Linda, Tom kaj la policano. SXi parolas kun Bob, tre mallauxte. Ili ja
devas atenti, cxu iu proksimigxas aux ne. Felicxe, ecx sen speciale
auxskulti, sxi cxiam bone auxdis, suficxe frue, kiam la acxulo venas.
Bob placxas al sxi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora,
sindonema hundo.
Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazajxoj. Kiam sxi
parolas pri sia edzo, lia vizagxo sxangxigxas, alprenas iom malgxojan
esprimon. CXu li enamigxus al sxi?
Kaj jen auxdigxas pasxoj. Bob saltas sub la liton, provas
rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li
diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!"
Envenas la gardanto, la acxa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj
pri mangxo, tiom suferigis Gerdan. Sed cxi−foje sxi povos kontentigi
lin. Kia plezuro!
"Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika acxulo malfermas
la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos
vian acxan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi mangxi, mi
petas."
"Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako
panon, kolbason, kukon, fruktojn, cxokoladon, kaj ecx botelon da lakto.
Gerda mangxas silente; sxi povus mangxi ecx pli, kvankam sxi jxus iom
mangxis. Bob, auxdante la mangxobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion
li povus fari?
"Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova
papero," la vizitanto diras.
Kaj Gerda klarigas. SXi rakontas, ke temas pri la trezoro de la
Lumosercxantoj. La Lumosercxantoj estis sekreta societo, kiu naskigxis
en la dekkvina jarcento kaj dauxris, jen forta, jen malforta, laux la
epokoj, gxis la mezo de la dekoka jarcento. GXi havis membrojn en tre
multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj,
ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu
internacia aux supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por
la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj,
kaj por ke la malsamaj tradicioj interkomprenigxu. Ili estis morala kaj
filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al
ili komuniki, el kiu ajn lando aux popolo ili estis. La sxtatoj, kiam
ili malkovris la ekziston de la Lumosercxantoj, ektimis tiujn homojn,
miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la
Lumosercxantoj, tre ricxaj homoj trovigxis. Tial, laux diversaj
malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu cxi papero
estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kasxis
la trezoron.
Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas cxiun detalon sur
etan notlibron. Kiam sxi finis, li diras:
"Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas
vin tie cxi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaux, belulino,
adiaux."
Nur post kiam la pordo fermigxis kaj la bruo de la pasxoj
forsvenis, auxdigxas de sub la lito vocxo, kiu diras:
"CXu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"
