Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro20
Page 50
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 20 (DUDEK)
Pasxoj. Oni pasxas sur la strato. Gerda auxskultas atente; sxi
antauxsentas, ke io grava baldaux okazos. Bruo de multaj homoj. Ili
venas. Ili sxajnas multaj, laux la bruo: cxu nun oni venos grupe por
sxin suferigi? SXlosiloj. Bruo de sxlosiloj trans la pordo. Iu enmetas
sxlosilon en la seruron. SXi scias, ke ne estas sxia kutima vizitanto.
Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la sxlosilon, gxin turnas,
eniras. Ne cxi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de
sxlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj
ree per diversaj sxlosiloj. Auxdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam
li enmetis sxlosilon, li tenas gxin laux diversaj direktoj, kvazaux li
ludus per gxi, versxajne cxar li esploras nekonatan seruron.
Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.
"Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al
li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj
okuloj, kiu sin tenas tre digne.
Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. SXi jam vidis tiujn
vizagxojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama:
senstrecxa.
"Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne
estas suficxe multaj en la polico por cxion fari, kaj ilia helpo estis
tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam sxi auxdis
la pasxojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naux homoj, sed
almenaux ses; fakte, ili estas nur kvar.
"Mia filino...?" sxi demandas, kaj sxi apenaux povas eligi la
du vortojn, tiom sxi timas la respondon.
"Savita: sxi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj
kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fusxe. La etulino estis cxe la
onklino de tiu f−ino (=frauxlino) Marta, la universitata flegistino.
Ni facile trovis sxin. SXi tre gxojis revidi la patron, kaj la hejmon,
kompreneble."
"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro sxangxas mian tutan
vivon. Sed diru: kiel vi alvenis cxi tien? Kiel vi malkovris, ke ili
tenas min ensxlosita en cxi tiu domacxo?"
"Du knaboj rakontis pri vocxo en cxi tiu malnova, forlasita
domo. Dank’al ili... Sed nun rakontu _vi_. Kion viaj kaptintoj celas?
Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?"
"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis.
Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaux sukcesis. Per
malsato, unue, kaj poste per la mesagxo de mia filino. La malsato ne
estis facile elportebla, kredu min, sed la mesagxo sur−kaseda...! Fakte
mi terure malsatas nun. Mi petas, cxu iu el vi bonvolus iri acxeti
mangxajxon por mi? Io ajn estos bonvena."
Linda foriras por acxeti mangxajxojn.
"Vi rakontos al mi, cxion, senmanke," sxi diras al la du knaboj
elirante.
Gerda raportas pri la dokumento; sxi tenas gxin enmane kaj
tradukas, vorton post vorto; krome, sxi donas cxiujn necesajn
klarigojn.
La policano kapjesas komprene.
Gerda klarigas al li ankoraux
