Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro18
Page 44
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 18 (DEK OK)
"Via situacio ne placxas al vi, cxu? Vi dezirus sxangxi gxin,
cxu ne? Nu, estas facile sxangxi vian situacion.
"Vi sxatus mangxi ion, cxu ne? Pecon da pano vi deziras, tute
certe. Aux cxu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj orangxon por
vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus
konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia:
kuko. CXu ne bonega, belega, mangxinda kuko? Ankoraux varma, jxus
bakita. Tusxu, sentu mem, kiel placxe varmeta gxi estas. Vi malsatas
nur pro via stulteco. Se vi estus sagxa, vi konsentus fari la etan
laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la mangxajxojn. Mi
bedauxras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedauxrinde, vidi tiel bela
knabino suferi pro malsato. Mi sincere bedauxras vian obstinecon. Nur
eta "jes", kaj cxio cxi estos via."
Li sxajnigas sin afabla, sed estas io tre acxa en lia vizagxa
esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en cxi tiu
cxambracxo, kio ne estas facile elportebla. Krome, sxi malsatas, kaj la
vido de tiu pomo kaj de tiu orangxo estas vere suferiga. Kaj tamen sxia
devo estas diri "ne".
"CXu vi legis la dokumenton, cxu vi komprenis gxin?" li
aldonas, kvazaux espere.
Kompreneble sxi legis: sxi estis scivola. Almenaux sxi bezonis
scii, kial oni sxin kaptis kaj senigis je libereco. Tial sxi legis.
Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom sxia memoro plene
revenis, sxi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj sxi
sukcesis kompreni cxion; sxi havis nenion alian por fari. Dum multaj
horoj sxi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al sxi. Sed sxi
decidis neniam respondi al ili; sxi ja antaux longe promesis al
Profesoro Kosadi, ke pri tio sxi cxiam silentos. Neniam sxi sxangxos
sian decidon.
"CXu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la acxa vocxo.
SXi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la
pano, la pomo, la orangxo kaj la kuko. Felicxe, ke almenaux ili lasis
al sxi akvon, varmacxan akvon, jes ja, apenaux trinkeblan, certe,
preskaux ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli
malpli elporti, sed soifon ne.
Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, cxu tri
horoj? CXu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horlogxo sur la muro, kaj
ili prenis sxian brakhorlogxon. La lumo apenaux sxangxigxas en la
cxambro, pro la nemoveblaj fenestro−kovriloj. CXu estas frue, cxu estas
malfrue, sxi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero cxi tie
estas samaj. Sunlumo neniam envenas.
Kaj jen la acxulo revenas, kun radio−kaj−kased−aparato. Li
enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema vocxeto
auxdigxas, kaj sxiras la koron de Gerda:
"Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas.
Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi
tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras.
Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri.
Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara
patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue
ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas
paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas:
obeu ilin!"
