EDUCERE+4.pdf


Vista previa del archivo PDF educere-4.pdf


Página 1...26 27 2829

Vista previa de texto


1
2

COL·LABORACIONS

EDUCERE – NÚM.4 - 2012

LIBERECANA PEDAGOGIO
La ĉefaj principoj de la liberecana pedagogio
estas la kontraŭaŭtoritatemo, la plenedukado
kaj la pedagogia memrego.
Eduki je la repuŝo de la aŭtoritatemo, eviti la
submetiĝon kaj disvolvi la lernadon de
memstaro kaj libero estas fundamenta por la
konstruo de la estonta liberecana socio. La
fina celo de la pedagogia kontraŭaŭtoritatemo
estas atingi, ke la lernantoj regu sian propran
vivon kaj ke ili lasu sin nek subpremi nek
ekspluati.

Sur tiu ĉi linio elstaras la provo de Lev
Tolstoj, laŭ kiu la edukado (pri kredoj kaj
konvinkoj) apartenas al la familio kaj la
komunumo kaj sekve la lernejo devas nur
instrui (havigi utilajn konaĵojn), kaj la
Pedagogia Neŭtralismo de Ricardo Mella kaj
Eleuterio Quintanilla, laŭ kiuj la lernejo devas
havi neniun politikan tendencon, eĉ ne tiun
anarkiistan. Ene de tiu ĉi linio de negvidanta
edukado oni povus enhavigi neanarkiistajn
teoriojn kiel tiujn de Carl Rogers aŭ A. S.
Neill.

La plenedukadon konsistigas eduki la
personon sen disigi la permanan kaj la
intelektan laboron kaj samtempe eduki por la
socia vivo. Temas pri tio, superi ĉe la lernejo la
alienon de la laboristo, aliigita al maŝino de la
kapitalisma socio, kiel antaŭiron al ĝia reala
superado en la liberecana socio.

El la postulado de M. Bakunin, laŭ kiu la
libero ne estas natura dono sed socia
konkero aperis pedagogia pensmaniero, laŭ
kiu la lernanto devas esti edukata en libero
kaj por la libero, sed nepras, ke la lernejo
rebatu la regantan ideologion kaj sekve eduki
por la libero signifas eduki por la anarkio.

La pedagogian memregadon konsistigas tio,
ke la rego de la edukado estu respondeco de
la anoj de la lernejo aŭ eduka grupo. Tio ĉi
estas ne nur sekvo de la anarkiista politika
principo
pri
memregado,
sed
ankaŭ
antaŭkonstruo de la starigenda socio.

Sur tiu ĉi linio elstaras la provo de la Moderna
Lernejo de Francesc Ferrer i Guàrdia, laŭ kiu
la instruado devas sin bazi sur la pozitiva
scienco, kvankam la ĉefa tasko de la lernejo
devas esti, ke la infano lernu la originon de la
socia malegaleco, la malveron de la religioj,
la eraron de la patriotismo kaj la sklavecon,
kiun implicas la submetiĝo al la aŭtoritato, kaj
la provo de la Lernejo Paideia de Mérida, laŭ
kiu la celo de la lernejo estas kontraŭbatali la
principon pri aŭtoritato, kiu estas enigita en la
lernantaro de la familio kaj la socio, kaj ebligi
al la infanoj la sperton de la libera vivo,
unuigante tiel la individuan liberon kaj la
kolektivan engaĝiĝon.

Tiuj ĉi estas la pedagogiaj principoj agnoskitaj
de la tuta anarkiista movado dum ĝia tuta
historio. Tamen dum la historia disvolviĝo de
la anarkiistaj pedagogiaj ideoj kaj praktikoj
aperis du pensmanieroj, malkonsentantaj pri la
interpreto de la koncepto pri libero de la
instruanto, kiuj bazas sian eduka agado sur la
individuo, la unua, kaj sur la komunumo, la
alia.
El la postulado de J. J. Rousseau, laŭ kiu la
libero estas natura eco de la homo kaj tiu
estas bona laŭnature ĝis kiam la socio
malbonigas
lin,
aperis
pedagogia
pensmaniero, laŭ kiu la lernanto devas esti
gardata kontraŭ ĉia influo kaj lasata je plena
libero por elekti inter la diversaj sociaj modeloj
kaj la diversaj kredoj.

BREU HISTÒRIA DE LA IGUALTAT A TRAVÉS DE TRES EXPERIÈNCIES
EDUCATIVES: SUMMERHILL, ESCOLA MODERNA, PAIDEIA

Jurgo