Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...32 33 343536129

Vista previa de texto


Cxapitro15

Page 34

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 15 (DEK KVIN)
"Bonan matenon, ho plej bela, cxu vi bone dormis?"
"Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, cxu vi
dormis kontentige?"
"Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda
amiko, kial vi ne suficxe dormis."
"CXu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte
pri cxio, kio okazis hieraux."
"Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraux, post kiam mi eliris
kun Bob por okupigxi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio
kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien
vi iris? CXu vi faros al mi precizan raporton?"
"Kun plezuro, sed ankaux vi raportos al mi poste, cxu ne? Nu,
mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io
fusxa okazis al mia auxto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis,
sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel
eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre
banalajn aferojn."
"CXu vi almenaux scias, kien li iris en la urbo, laux kiuj
stratoj, al kiu domo?"
"Atendu. Mi rakontos cxion. Por ke mia peto sxajnu natura, mi
petis lin lasi min en la centro. Li lasis min cxe la dekstra flanko de
la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi
promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi
eksciis nenion pri li, kaj trovigxis sen auxto en la mezo de la urbo.
Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato,
provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la
posxtoficejo. Mi estis nekredeble bonsxanca. Imagu! Se mi estus
trovigxinta naz−al−naze kun li gxuste kiam li eliris el la
posxt−oficejo...! Sed mi vidis lin suficxe frue por min kasxi."
"Felicxe, ke vi vidis lin suficxe frue!"
"Kiel mi diris: mi estis bonsxanca, mi vidis lin gxustatempe.
Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. CXu vi konas tiun grandan
magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj cxiaspecajn
cxokoladojn kaj aliajn dolcxajxojn? Sur la maldekstra flanko de la
strato, kiu iras al la CXefa Sportocentro. Estas granda vendejo de
mebloj apude. Nu, ne gravas, cxu vi konas aux ne. Li eniris tiun
panejon, aux tiun dolcxajxvendejon, aux tiun... nu... tiun pan− kaj
dolcxajxvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu
aspektis plenplena. SXajnis, ke li acxetis la tutan magazenon. Mi devas
diri, ke ili vendas tre bonajn ajxojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom sxatas
cxokoladon kaj dolcxajxojn, ofte irus tien kaj acxetus multon, se mi ne
timus dikigxi. Nu...e... kion mi rakontis?"
"Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojigxis de la
cxefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj cxokolado.
Fakte, cxu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas cxi−matene?
Teon, mi vidas. CXu vi sxatus, ke mi replenigu vian tason?"
"Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon,
Tom, kara. Nu, do..."
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−