Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro10
Page 22
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 10 (DEK)
Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? CXu vi
scias, kara amiko, vi kiu sekvas cxi tiun aventuron ekde la unua vorto?
CXu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?
Ne. Certe vi ne scias. Ankaux mi ne scias. Sed fakto restas
fakto, ecx se ni ne komprenas gxin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas
sxin kredi.
Tom estas agema knabo, ecx iom aventurema, kaj eble tiu tro
parolema flegistino ne sxajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu
flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aux cxu temas pri
io alia?
Tom ege sxatas sian amikon Bob. Li sxategas lin. Li lin amas,
fakte. Bob kaj li amikigxis antauxlonge en la urbego, kie ili vivis
tiutempe −− ili dumtempe ecx iradis al la sama lernejo −− sed poste Tom
devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam,
antaux kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato,
ambaux ege dankis la destinon.
Ili treege sxatas la tiean bonegan vivon. Ili sxategas gxin.
Ambaux estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala sxato al la iom
timemaj studentinoj. Eble cxar timema junulino estas malpli timinda ol
ino neniam ema timi, ol sen−tim−ulino. CXu vi komprenas?
Sed nun Tom malsxatas la aventuron. Li sin demandas, kial li
sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman,
grav−aspektan sinjorinon. Tiu cxi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne
trovas sxin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias sxin ema
fusxi sian laboron. Li timas, ke sxi ofte agas fusxe. Fusxemaj homoj
ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el
ili? CXu li mispasxis, kiam li turnis sin al sxi? Sed al kiu alia li
povus sin turni? SXi estis la sola flegistino, kiu trovigxis en la
universitato. Aux cxu li mispensas?
Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. CXu tiu belega
knabino ne trovigxas en dangxero? Li amas sxin, li ecx amegas sxin, pli
kaj pli, kaj la ideo, ke dangxeraj homoj povus fari ion al sxi, apenaux
estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj sxajnas nun, ke la tuta
afero igxas pli kaj pli malsxatinda.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (10)
Kiu ne emas fidi la flegistinon?
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo)
Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke?
(en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe)
Estas ___ flegistino(j) en la universitato.
(unu / du / tri / kvar / kvin)
Pri kiu zorgas Tom?
(pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino)
CXu Tom sxatas la novan aventuron?
(jes / ne)
Kiun amas Tom?
(Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon)
