Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...18 19 202122129

Vista previa de texto


Cxapitro09

Page 20

"Diable! Bob, Bob! Respondu! CXu vi auxdas min? Diru ion, mi
petas! Kio okazis?
Sed Bob ne respondas, kaj Tom igxas pli kaj pli maltrankvila.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (9)
CXu la flegistino venas tuj?
(jes / ne)
CXu oni ofte svenas en koridoro?
(jes / ne)
Kial Tom ekhaltas?
(Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupigxi pri malsanuloj
ne estas lia fako.)
Kiu sidas cxe la muro?
(Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino)
CXu Bob paroladas?
(jes / ne)
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCO (9)
Pri demandovortoj. Ekzemplo:
___ vi iras? − Mi iras al la urbo.
−−−> Kien vi iras? − Mi iras al la urbo.
La demandovortoj jam lernitaj estas:
kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, cxu.
Jen por vi:
___ diris la kuracisto? − Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia
malsano ne estas tro serioza.
___ vi resanigxos? − Baldaux. Eble post kelkaj tagoj.
___ vi iros unue post la resanigxo? − Unue mi iros en bonan
restoracion.
___ vi iros sola? − Ne, amikoj iros kun mi.
___ helpas vin dum la malsano? − Mia amiko Petro.
___ estas via patrino? − En sia oficejo; sxi devas multe labori tie.
___ vi ne povas iri piede? − CXar miaj kruroj estas tute senfortaj.
___ vi ekmalsanis? − Mi ekmalsanis tre subite.
___ tio okazis? − En mia laborejo.
___ ili metis en vian laborlokon? − Neniun, do la laboro restas
nefarita kaj atendas min.
___ ili metis neniun en vian lokon? − CXar laboristo por mia laboro
estas malofte trovebla.