Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...17 18 192021129

Vista previa de texto


Cxapitro09

Page 19

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 9 (NAUX)
"SXi kusxas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero
urgxas," diras Tom.
Li rigardas la flegistinon: sxi estas dika, grasa virino kun
bluaj okuloj, rugxaj haroj, kaj tre ronda vizagxo. Jam kelkajn minutojn
li provas diri, kio okazis, sed sxajnas, ke tiu flegistino ne rapide
komprenas. La vorto "urgxa" sxajnas ne ekzisti en sxia vortaro.
"Kusxas, cxu? Meze de la koridoro, cxu vere?" sxi diras.
Videble, la flegistino apenaux povas kredi.
"Kial, diable, sxi kusxus meze de la koridoro?" sxi demandas.
"Mi petas, venu urgxe. Mi ne scias, kial sxi kusxas tie. Mi nur
diras, kion mi vidis. Ni trovis sxin tie. Eble sxi estis malsana. Mi
ne scias. SXi svenis, sxi perdis la konscion. Nun certe oni devas urgxe
okupigxi pri sxi."
"Stranga afero!"
"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupigxi pri malsanaj homoj
estas via fako, cxu ne? Venu tuj. Urgxas!"
"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, sxi svenis en la koridoro?
Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."
"CXu vere? Kie do oni svenas en cxi tiu universitato? Pardonu
min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaux unu
semajnon mi estas cxi tie."
"Juna viro, en cxi tiu universitato, oni svenas en la
klascxambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la
dorm−cxambroj, oni svenas en la bancxambroj, eble ecx oni povus sveni
en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam auxdis.
Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."
"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda
knabino kusxas en koridoro, kaj neniu zorgas pri sxi!"
"Nu, nu, ne maltrankviligxu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj
rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos sxin."
Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun
Gerda.
Sed jen subite Tom haltas.
"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.
"SXi estis cxi tie, kaj ne plu estas, sed..."
"Sed estas iu alia, kaj _li_ estas senkonscia, sxajnas al mi.
CXu vi konas lin?"
"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"
La flegistino iras al Bob, kiu falsidas cxe la koridora muro.
SXi tusxas lian kapon.
"Batita! Oni batis la kapon al li!"