Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro04
Page 8
estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaux Gerda estas bela,
iom malpli bela, sed tamen bela; cxu vi konsentas?
Tom:
Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda
ekzistas kiel bela virino.
Bob:
CXu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en
la tuta mondo?
Tom:
Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob:
Diable! Vi versxajne amas sxin.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (4)
Respondu:
Pri kio Linda kaj Tom parolis?
(pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptajxo−scienco)
Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis?
(Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu)
Kiu scias, kiu estas Gerda?
(Bob / Linda / Tom)
CXu Bob konas la blondulon?
(jes / ne)
Kion instruas Gerda?
(novajn lingvojn / lingvistikon / kriptajxo−sciencon)
Kiu estas profesoro pri lingvistiko?
(Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo)
Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom?
(Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo)
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (4)
Ekzemplo:
[Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin].
−−−> Mi diris tion al vi.
Jen:
[Ili / Ilin] demandas [mi / min].
[Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj.
Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne
scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion].
[Ili / Ilin] ne scias.
[Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo /
junulon].
[Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton].
