Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro04
Page 7
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 4 (KVAR)
Bob:
Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.
Tom:
Ni parolis pri tiu ulo.
Bob:
Kiu ulo?
Tom:
Tiu viro cxe la angulo. Tiu juna viro.
Bob:
Pri kiu vi parolas? CXu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?
Linda:
Gerda! Vi do scias, ke sxia nomo estas Gerda! Vi do konas sxin!
Bob:
Nu, mi ne vere konas sxin. Mi scias, kiu sxi estas. Tio estas
alia afero.
Linda:
Kiu do sxi estas?
Bob:
Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. CXu
vere pri tiu blonda junulo vi parolis?
Tom:
Jes. Pri li.
Bob:
Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antauxe.
Linda:
Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob:
SXi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte.
Kriptajxoscienco.
Linda:
Kio? Kiel vi diris? Krip−ta−jxo−sci−en−co, cxu?
Kio estas tio?
Bob:
CXu vere vi ne scias, kio estas kriptajxoscienco? Oni diras
ankaux "kriptografio".
Linda:
Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. CXu vi scias, Tom?
Tom:
CXu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta
mesagxo?
Bob:
Prave. Jen sxia fako. Fakte, sxia fako estas la malnovaj
sekretaj lingvoj.
Tom:
Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la
malnovaj sekretaj lingvoj?
Bob:
Ankaux mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro
pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la
arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga,
cxu vi ne konsentas?
Bob:
gxi.
Jes. GXi aspektis strange ankaux al mi, kiam oni parolis pri
Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela
virino kunlaboru kun li. CXu ne estas bona ideo kunlabori kun bela
knabino, kiam tio estas ebla?
Tom:
Mi jam diris al vi, ke sxi ne estas bela. Nur vi estas bela.
Bob:
Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke sxi
