Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...45 46 474849129

Vista previa de texto


Cxapitro19

Page 47

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 19 (DEK NAUX)
Petro:

Eble ni forkuris tro rapide. CXu vere fantomoj ekzistas?

Ralf:
CXu vi volas raporti pri la vocxo al viaj gepatroj? Se jes, vi
ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita
domacxo, vi...
Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio
estas nia sekreto. Mi nur v...
Ralf:
Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi
restos mia amiko. Sed se vi malkasxos gxin al granduloj, mi... mi...
mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via
tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio
estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? CXu tio igas vin
ridi?
Petro:

Mi ne ridas, mi nur v...

Ralf:
Ankaux mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri
veraj dangxeroj, cxu? Kaj se vi...
Petro:

Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur...

Ralf:
Kaj se vi rakontos gxin en la lernejo, ne estos pli bone por
vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via
patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kusxigos vin en akvo
kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj
veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute
sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...
Petro: Vi ecx ne scias sxofori. Mi ne kredas je via kaptilo.
cetere, mi nur...
Ralf:

Kaj

Jes, mi scias sxofori.

Petro: Vi ne rajtas sxofori cxar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas
auxton.
Ralf:
Mi ne zorgas pri tio, cxu mi rajtas aux ne. Se mi farus nur
tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi sxtelos iun veturilon,
jes, mi sxtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos
vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el
niaj samklasanoj aux samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la
virino el la malnova domacxo, kaj poste la gepatroj...
Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do
konsentas, ke...
Ralf:
Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni
auxdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi sxin
mia servistino: sxi faros cxion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri
sxi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, cxar vi tro
timus...
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (19)
Kiuj estas Petro kaj Ralf?
Kial Ralf provas timigi Petron?