Gerda malaperis.pdf


Vista previa del archivo PDF gerda-malaperis.pdf


Página 1...12 13 141516129

Vista previa de texto


Cxapitro07

Page 14

−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 7 (SEP)
(En la koridoro)
Tom:
Jen sxi estas. Ni pravis. SXi apenaux havis la tempon alveni
gxis la angulo, jam sxi falis. Videble, sxi estas nekonscia. SXi perdis
la konscion kaj falis.
Bob:

CXu sxi ankoraux vivas?

Tom:
Jes. Ne timu. SXi perdis la konscion, sed sxi ne perdis la
vivon. La koro batas. GXi batas malforte, sed tamen batas. SXi do
vivas. Eble sxi apenaux vivas, sed sxi vivas.
Bob:

Kion ni faru?

Tom:

Kion vi opinias?

Bob:

SXajnas, ke sxi dormas.

Tom:
Ni devas informi la auxtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble
decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaux tuj sendos flegistinon.
Certe estas flegistino en cxi tiu universitato, cxu ne?
Bob:
Versxajne, sed mi ne scias certe. Mi estas cxi tie apenaux unu
semajnon.
Tom:
Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu cxi tie kun sxi. Sed ni
unue metu sxin pli bone, ke sxi kusxu komforte, kun la piedoj pli altaj
ol la kapo.
Bob:
CXu vere? CXu vere vi volas, ke sxi kusxu kun la piedoj pli
altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom:
Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la gxusta pozicio,
se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (7)
CXu Gerda ankoraux vivas?
(jes / ne)
Kiel batas la koro de Gerda?
(forte / malforte / nekonscie / konscie / versxajne)
Kiun Tom volas informi?
(la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la auxtoritatojn /
spionon)
CXu iu, kiu perdis la konscion, kusxu kun la kapo pli alta ol la
piedoj?
(jes / ne)
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (7)
Ekzemplo:
[Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon].
−−−> Mi restis tie unu semajnon.