Gerda malaperis.pdf

Vista previa de texto
Cxapitro06
Page 12
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
CXAPITRO 6 (SES)
Tom:
CXu vi auxdis? Kio estis tio?
Bob:
Jes, mi auxdis. Mi auxdis ion.
Linda: Ankaux mi auxdis strangan bruon, kvazaux iu falus en la
koridoro.
Bob:
Kvazaux _sxi_ falus.
Tom:
Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaux mi pensis tion.
Ankaux mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.
Linda:
CXu ni iru vidi?
Tom:
Kompreneble. Ni iru tuj.
Bob:
Mi iru kun Tom, sed vi restu cxi tie, Linda. Observu tiun
junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en sxian
kafon.
Linda:
CXu vi ambaux foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.
Bob:
Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu
trankvile cxi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
DEMANDOJ (6)
Kion Tom, Bob kaj Linda auxdis?
(koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon)
Kiu eble falis en la koridoro?
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga)
Kiuj iras vidi?
(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / cxiuj tri)
Kiu restas por observi?
(Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda)
−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−−
EKZERCOJ (6)
Ekzemplo:
[Li / Lin] metas [gxi / gxin] en la [posxo / posxon].
−−−> Li metas gxin en la posxon.
Nun decidu vi:
La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason]
de [kafo / kafon].
[Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela /
belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro /
koridoron].
Bob konsentas kun [Linda / Lindan].
